Klára Czakó
Aspekto
Klára Czakó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1948 en Kecskemét |
Morto | 23-an de decembro 2014 (66-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro sufloro |
Klára Czakó [cakO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czakó Klára estis hungara aktoro, sufloro.
Klára Czakó[1][2] naskiĝis la 18-an de januaro 1948 en Kecskemét, ŝi mortis la 23-an de decembro 2014 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Klára Czakó komence estis amatora aktoro. Ŝi apartenis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) inter 1971–1990. Interrompe tamen ŝi estis en Teatro Csokonai (Debrecen) en la teatra jaro 1975. Depost 1990 ŝi ne ligiĝis al teatrejoj, sed ŝi ludis en diversaj teatroj (plej ofte en Teatro Katona József. Ekde 1993 ŝi estis ankaŭ sufloro. Ŝi ricevis solan premion en 2012.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - Margaret
- Trojlo kaj Kresida - Calchas
- Szeget szeggel - Julia; S-ino Tekeri
- Molière:
- L' Avarulo - damo
- La malsanulo pro imago - Béline
- Tartufo - Flipote
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Liza
- Ede Szigligeti: Liliomfi - najbarino
- Gergely Csiky: A nagymama Berta Vilkey
- Imre Kálmán:
- A Montmartre-i ibolya - Margot
- Marica grófnő - Bosena
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A kétfenekű dob (1978)
- Idő van (1986)
- Ni neniam mortos! (1993)
- Tűzvonalban (televizia serio, 2007) - Bözsike
- Incella kenyérért megy (mallonga filmo, 2014) S-ino Szabó